La aventuroj de Tom Sawyer

ebook: La aventuroj de Tom Sawyer

Sprache - Sonstige

Read this eBook for free with the readfy App!

About the eBook

La knabo Tom Sawyer, kiu kiel orfo vivas kun sia duonfrato Sid kaj Marinjo che sia onklino Polly, travivas kun Tom Sawyer kaj aliaj knaboj diversajn aventurojn en la urbeto Sankt-Peterburgo en la meza okcidento de Usono che la bordo de la riverego Misisipo.

Sur la urbeta tombejo Tom Sawyer observas kun Huckleberry Finn hazarde iunokte murdon fare de la bastardo Indigheno-Joe, kiu asertas, ke la alia cheestinto, Muff Potter, estas la murdisto. Pro amdoloroj pri la charma knabino Becky Thatcher Tom decidas vivi kun siaj amikoj en piratobando. Sekrete ili pasigas kelkajn tagojn sur la Jackson-insulo kaj baldau la urbetanoj supozas, ke ili dronis en la riverego. Kiam Tom ekkonis tion, li instigas partopreni la aliajn piratojn je ties propra meso por la mortintoj.

Poste Tom povas sensharghigi la bonkoran Muff Potter en la procesdebato. Indigheno-Joe fughas fulmrapide el la tribunalo tra fenestro. Mallongan tempon poste Tom kaj Huck supozas la trezoron pro Indigheno-Joe kaj alia fripono en la kavernsistemo. Pli poste Tom kaj Becky vojeraras en tiu kavernsistemo kaj preskau perdas la vivon; tie renkontas Tom ankau Indigheno-Joe-on, kiu fughas, char li ne rekonas la knabon pro la echo. Lastfine, trovas Tom duan elirejon kaj savas sin kaj la vivon de sia amikino. Post kiam ambau estas retrovitaj, oni fermas la ununure konatan enirejon kaj Indigheno-Joe pro tio mortis che tiu fermita trapasejo. Post kelkaj tagoj Tom kaj Huck Finn, kiuj eksciis tion, reiras en la kavernosistemon, char ili supozas, ke tie la trezoro de la friponoj devas esti. Ili trovas la trezoron kaj estas lau eturba mezurilo richaj.

Mark Twain volas montri, kiel vivis la homoj en la urbeto Sankt-Peterburgo, kiuj chiuj konis sin reciproke. Por rakonti pri tio, Twain uzis proprajn spertojn kaj tiujn de aliaj. Li priskribas unuavice la infanojn, iliajn revojn kaj afliktojn, kaj kiel Tom kaj aliaj serchis sian felichon. Li skribas ankau pri la konfliktoj, kiujn tiuj infanoj havis kun la plenkresintoj, kaj por kiuj tiu libro lau la antauparolo unuavice estas verkita.


About the Author

Mark Twain, kies vera nomo estis Samuel Langhorne Clemens, naskighis en la jaro 1835 kaj mortis, 75-jara en 1910. Li plenkreskighis che la riverego Misisipo en la meza okcidento de Usono. Lia familio estis povra. Tamen li farighis unu el la unuaj verkistoj de Usono, kiuj sukcesis konkeri per siaj libroj ne nur la hejmlandan legantaron, sed certigi spor si lokon ech en la mondoliteraturo.

Mark Twain havis aventurplenan vivon. En la jaro 1865 li farighis konduktoro de shipo sur la riverego Misisipo. Tie li renkontis la tipajn homojn, kiuj poste aperos en liaj plej famaj libroj. El la shipista vivo li cherpis ankau sian pseudonomon: "mark twain", kion kriis shipano post mezurado per longa shnuro, se la akvo estas sufiche profunda por la navigado.

Ekde la komenco de la sesdekaj jaroj de la 18-a jarcento Mark Twain laboris kiel jhurnalisto, kaj tiam komencighis ankau lia verkista kariero. Grandan sukceson alportis por li la romano "La aventuroj de Tom Sawyer", aperinta en la jaro 1876. Post ok jaroj li eldonis ankau la daurigon de tiu tre sukcesa verko sub la titolo: "La aventuroj de Huckleberry Finn". Tiuj du romanoj estas ne nur la plej elstaraj kreajhoj de la usona literaturo pri infanoj. Junuloj kaj plenkreskuloj en la tuta mondo legas la chefverkojn ankorau nun kun entuziasmo. La Hungara Esperanto Asocio (HEA) eldonis tial altkvalitajn bildorakontojn de la du menciitaj romanoj.

Char Mark Twain kiel jhurnalisto kaj verkisto pli kaj pli kapablis vivi de sia verkado, li vojaghis por prelegoj kaj kiel vojagha raportisto tra Usono kaj Europo. Li estis famulo jam tiam, kiam li ankorau vivis, sed lia famo post lia morto tutmonde kreskis ech pli kaj pli. Tial oni nomas lin nun klasikulo de la usona literaturo.

Product Details

Publisher: Books on Demand

Genre: Sprache - Sonstige

Language: epo

Size: 334 Pages

Filesize: 636.8 KB

ISBN: 9783757895884

Published: